Ban Ki-moon emfazis pacan solvadon de ukraina
krizo: Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj merkrede telefone
konversaciis kun ukraina prezidento Petro Poroshenko, akcentante intensigon de
diplomatiaj klopodoj por paca solvado de la ukraina krizo.Oficejo de proparolanto de ĝenerala sekretario de UN tiutage publikigis
komunikaĵon, asertante, ke Ban Ki-moon diris, ke li ĉiam atenteme observas la
ukrainan situacion kaj estas pli kaj pli maltrankvila. Li akcentis, ke diversaj
flankoj devas intensigi diplomatiajn klopodojn por pace solvi la ukrainan
krizon, kaj li esperas vidi esencan progreson en efektivigo de la paca plano
prezentita de Poroshenko. Li aldonis, ke rilate la humanan staton en Ukrainio UN
volas akordiĝi kun internaciaj partneroj kaj liveri subtenojn. En la lasta semajno Rusio proponis doni humanajn helpojn al orienta Ukrainio
sub la gvidado de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco. Tamen Usono, Britio
kaj Germanio dubis pri la propono. Valeriy Chalyy, vicdirektoro de la Prezidenta
Administracio de Ukrainio, tiutage diris, ke Ukrainio ne permesos eniron de rusa
aŭtovico de humanaj helpoj, kaj la rusaj helpmaterialoj estos transigitaj sur la
aŭtojn de ruĝ-krucaj institucioj ĉe la landlimo inter Ukrainio kaj
Rusio. (2014-08-14 ĈRI)